Profesio

Se ignori kelkajn aktivadojn kiel laboranta studento kaj studenta helpanto, mia profesia vivo komenciĝis en majo 1980 en posteno kiel scienca kunlaboranto ĉe la Germana Federacia Altlernejo (nun Federacia Armea Universitato) en Neubiberg apud München. En 1982 mi transiris kiel scienca dungito al la Informadika Instituto (nun Fakultato pri Informadiko) de la TU München (Teknologia Universitato).

Inter 1990 kaj 2001 mi laboris kiel programisto por IXOS SOFTWARE AG (iam iXOS Software GmbH), unue pri porklientaj projektoj, poste, ankaŭ kiel grupestro, en la evoluigo de programaj produktoj.

Inter 2001 kaj 2015 mi laboris por Softlab GmbH poste nomata Cirquent GmbH, nun NTT DATA.

  • Publikaĵoj
  • Kelkaj ludaj Java-programetoj
  • Tabela superrigardo

    Julio–sept. 1973 Industria staĝo (praktika laboro) ĉe Siemens, Johannesburg (RSA)
    Aŭg.–sept. 1974 Industria staĝo ĉe Wacker Chemitronic (Burghausen; nun Wacker Siltronic)
    1980–1982 Scienca dungito ĉe la Altlernejo (nun Universitato) de la Federacia Armeo, Neubiberg
    1982–1984 Scienca dungito ĉe la Instituto (nun Fakultato) pri Informadiko de TU München
    1984–1990 portempa akademia konsilisto (ŝtatoficisto) ĉe la Fakultato pri Informatik de TUM
    1990–2001 Programisto, poste grupestro ĉe IXOS SOFTWARE AG, Grasbrunn-Neukeferloh apud München
    2001–2015 Supera konsilisto ĉe Softlab GmbH, München

    Honorofica agado

    1978–1982 prezidanto de Munkena Esperanto-Junularo en Kreisjugendring München-Stadt
    De 1979 ekzamena komisaro de Germana Esperanto-Instituto
    1995–2015 senatano kaj direktoro de la informofico de AIS

    Membro de:

    Subtena membro de: