Saluton, bonvenon ĉe miaj TTT-paĝoj!
Vere ja estas pli plaĉe legi iom da prozo, kiam oni volas ekscii ion pri iu homo. Sed ofte oni ne havas la tempon por trovi en longa teksto tion, kio vere interesas onin. Pro tio mi tamen decidis, kunmeti la plej elementajn faktojn pri mi en eta tabelo.
Evidente ekzistas detaloj pri mi, kiujn mi ne publikigas Interrete, kvankam mi ne iluzias, ke tiuj detaloj estas sekretaj. Kio ne troveblas tie ĉi, eble ekscieblas de iu aŭ alia sekreta polico, sed verŝajne ne senkoste...
Reinhard Fössmeier
Nomo: Reinhard Fössmeier
La "ö" estas Germana "umlaŭto", prononcata kiel io inter "o" kaj "e". Se vi parolas la Nederlandan aŭ la Francan, pensu pri "eu". Se vi parolas la Anglan, pensu pri la vokalo en "bird". La sono estas mallonga kaj portas la akcenton. La prononco de la tuta nomo similas al "rajnhart fösmaja". Konfesu, ke tiom precize vi tute ne volis scii.
Germane pro historiaj kaŭzoj mi skribas "ß" anstataŭ la "ss".
Naskiĝis: 1955 en Burghausen ĉe Salzach, Supra Bavario, Germanio. Iom pri tiu urbo vi trovas ĉe la Alia Flanko.
Lerneja eduko: 1961 – 1965 elementa lernejo, 1965 – 1973 gimnazio "Kurfürst-Maximilian" en Burghausen, 1973 – 1974 kaj 1975 – 1980 studo de matematiko kaj informadiko ĉe TU München (Munkeno).
1984 doktoriĝo al Dr. rer. nat. ĉe TU München, 1989 al Dr. sc. cyb. habil. ĉe AIS San Marino. Ĉu tio estas parto de "lerneja eduko", certe estas dubeble.
Profesio: 1980 – 1982 Armea Universitato en Neubiberg apud München, 1982 – 1990 TU München, 1990 – 2001 IXOS SOFTWARE AG, 2001 – 2015 Softlab GmbH kaj posteuloj, de 2015 sendependa informadika konsilisto. Detaloj tie.