Die nebenstehende Karte versucht, den Streckenverlauf des früheren "Kinderzuges" von Konstanza
zu rekonstruieren.
Sie stützt sich dabei auf folgende Informationen aus dem Jahr 2014:
- Selbst erkundete eindeutige Landschaftsformen und Artefakte (Hecken, Bahnsteig, Schienenreste, Schwellen):
orange .
- Eisenbahntunnel ➆ nördlich des Einkaufszentrums:
Schwarz .
Der Verlauf des Tunnels ist OpenStreetMap entnommen;
ich vermute, dass der Knick im Tunnel nicht ganz so scharf ist wie dargestellt.
- Landschaftsformen nach Karten und Luftaufnahmen:
gelb
- Grobe Darstellung bei hartaconstantei.ro: grün .
|
La ĉi-apuda mapo estas provo rekonstrui la traceon de la iama "Infaneta Trajno" de Konstanco.
Ĝi apogas sin sur jenaj informoj el la jaro 2014:
- Klare distingeblaj, mem konstatitaj pejzaĝaj formoj kaj artefaritaĵoj
(heĝoj, kajo, reloj, traktraboj):
oranĝa linio .
- Fervoja tunelo ➆ norde de la butikcentro: nigra linio .
La situo de la tunelo estis prenita de OpenStreetMap;
mi supozas, ke la kurbiĝo en la tunelo reale estas malpli akra.
- Pejzaĝaj formoj laŭ mapoj kaj elaeraj fotoj:
flava linio .
- Nedetala prezento de la linio ĉe hartaconstantei.ro: verda linio .
|
Die Nummern auf der Karte bezeichnen:
- Frühere Station "Sat Vacanța" mit erhaltenem Bahnsteig;
es ist zu erkennen, dass zwei Gleise vorhanden waren.
- Der Ausstellungs-Pavillon wurde über der Bahnstrecke erbaut,
sodass der Verlauf dort nicht mehr zu erkennen ist.
- Die Brücke, auf der die Bahn den Ausfluss des Sees ins Schwarze Meer überquerte,
ist noch als Fußgängerbrücke in Gebrauch.
- Die Kläranlage wurde über der Bahnstrecke erbaut,
so dass der Verlauf dort nicht mehr zu erkennen ist.
- Beim Delfinarium deutet der Streckenverlauf auf eine frühere Station hin.
- Das Einkaufszentrum wurde über der Bahnstrecke erbaut,
so dass der Verlauf dort nicht mehr zu erkennen ist.
- Der Eisenbahntunnel nördlich des Einkaufszentrums ist noch erhalten.
- Eine Fußgängerbrücke über die
Bahn ist noch erhalten.
- Auf der Brücke über den Zufluss des Sees liegen noch Schienen.
|
La numeroj sur la mapo markas jenajn lokojn:
- Iama stacio "Sat Vacanța" kun konservita kajo;
videblas, ke tie estis du trakoj.
- La ekspozicia pavilono estis konstruita sur la fervoja linio,
tiel ke la linia vojo ne plu estas videbla.
- La ponto, sur kiu la fervojo transiris la elfluejon de la lago (al la Nigra Maro),
ankoraŭ estas uzebla de piedirantoj.
- La akvopurigejo estis konstruita sur la fervoja linio,
tiel ke la linia vojo ne plu estas videbla.
- Ĉe la delfinejo ŝajne iam estis stacio.
- La butikcentro estis konstruita sur la fervoja linio,
tiel ke la linia vojo ne plu estas videbla.
- La fervoja tunelo norde de la butikcentro estas konservita.
- Piedira ponto super la fervojo estas konservita.
- Sur la ponto super la alfluejo de la lago ankoraŭ estas reloj.
|
Die Karte als PDF-Dokument |
La mapo kiel PDF-dokumento |