La fervojeta linio ĉirkaŭis la tutan lagon.

Der Kinderzug von Konstanza

La infana fervojeto de Konstanco

Ungefähre Lage / proksimuma situo.


Bis etwa 2005 gab es im rumänischen Konstanza (Constanța) eine touristische Schmalspurbahn, den "Kinderzug" (Trenulet al copilariei), der um den See ''Lac Tăbăcărie'' herumführte. Die Bahn wurde um 1976 auf Initiative der Stadtverwaltung angelegt. 2006 wurde die endgültige Einstellung beschlossen, nachdem durch Schienendiebstähle ein Betrieb bereits seit 2004 nicht mehr möglich war. Ĝis ĉirkaŭ la jaro 2005 en Konstanco (Rumanio) ekzistis turisma etŝpura fervojo, la "infana trajneto" (Trenulet al copilariei), iranta ĉirkaŭ la lago ''Lac Tăbăcărie''. La fervojo estis instalita en 1976 laŭ iniciato de la urbaj aŭtoritatoj. En 2006 oni decidis la definitivan nuligon; jam de 2004 ne eblis regula veturado pro ŝtelo de reloj.
Inzwischen (2014) sind die Gleise bis auf ein kleines Stück auf einer Brücke verschwunden. Auf drei Abschnitten wurde die frühere Trasse mit Gebäuden überbaut: durch das Einkaufszentrum "City Mall", durch den Ausstellungspavillon und durch eine Kläranlage. An die Bahn erinnern noch: Intertempe (2014) la trakoj malaperis escepte de kelkmetra peco sur ponto. Sur tri sekcioj de la linio estis konstruitaj la butikuma centro ''City Mall'', la ekspozicia pavilono kaj akvopurigejo. Pri la fervojo ankoraŭ memorigas:
  • Ein Bahnsteig und ein Häuschen an der ehemaligen Station "Sat Vacanța"
  • Das erwähnte Gleisstück auf der Brücke
  • Eine Fußgängerbrücke über die ehemalige Bahnlinie
  • Ein Tunnel nördlich des Einkaufszentrums
  • Einige Holzschwellen
  • Strauchhecken entlang der Ränder des ehemaligen Trassenverlaufs
  • Kajo kaj dometo ĉe la iama stacio "Sat Vacanța" (Feria Vilaĝo)
  • La menciita trako sur la ponto
  • Piedira ponto super la iama linio
  • Tunelo norde de la butikuma centro
  • Kelkaj lignaj traktraboj
  • Arbustaj heĝoj, kiuj randas la iaman traceon
Außerdem gibt es im WWW einen Stadtplan von Konstanza, der noch den ungefähren Verlauf der Bahnstrecke darstellt. Krome ekzistas en TTT urbomapo de Konstanco, kiu ankoraŭ montras la proksimuman vojon de la fervojeto.
Aus diesen Informationen habe ich eine kleine Karte zusammengestellt, die zeigt, wie der Konstanzer Kinderzug (vermutlich) etwa 28 Jahre lang gefahren ist. El ĉi tiuj informoj mi konstruis etan mapon, kiu montras, kiel (verŝajne) la Konstanca Fervojeto iris dum ĉirkaŭ 28 jaroj.

Verweise / Ligiloj