La koncentreja strato
En la centra akso de la koncentrejo troviĝis la strato,
apud kiu dekstre kaj maldekstre staris la barakoj.
Hodiaŭ tie, ĉe la transiro de la strato al la
apelejo, staras du rekonstruitaj barakoj.
La aliaj 32 barakoj estas markitaj en sia iama pozicio
jam nur per fundamentoj.
La ankoraŭ nun rekonebla plano de la koncentrejo
kun sia simetria strukturo kaj la divido de funkcioj
estis imitita en preskaŭ ĉiuj aliaj koncentrejoj.
La nuna impreso pri la tereno ne elvokas la preman malvastecon
kaj densecon de la barakaro:
La ejo, origine planita por ĉ. 6.000 homoj,
en la lastaj jaroj daŭre estis troloĝata.
Pli ol 30.000 homoj tie estis liberigitaj de Usonanoj je
la 29a de aprilo 1945.
|