situplano
 

La Jourhaus (pordejo)

La Jourhaus estis la en- kaj elirejo de la prizonulejo. Tra tiu pordo la prizonuloj devis unuafoje eniro la ejon kaj poste ĉiutage marŝi al la laborkomandejoj. En la memoroj de la prizonuloj la pordodomo markas la limon inter la mondo ekstere kaj la enfermiteco en la koncentrejo.

La Jourhaus estis la sidejo de la SS en la prizonulejo; tie ĉi la protekt-arestejaj gvidantoj havis siajn oficejojn. Aliflanke de la Jourhaus troviĝis la ejo de SS, por la organizado kaj gardado de la koncentrejo. Tie ĉi ankaŭ estis edukitaj la SS-gardistoj destinitaj por la aliaj koncentrejoj.

Hodiaŭ la tereno malantaŭ la muro servas al la Bavara kazerna polico.

Sur la muroj de la porda arko estas du tabuloj, kiuj memorigas pri la liberigo de la koncentrejo fare de Usonaj trupoj je 1945-04-29.

 
Pliaj informoj:



Enirejo "Arbeit macht frei"



Memoroj pri la enigo



aera foto de la koncentrejo