La arestula banejo
La banejo estis la lasta stacio de la eniga proceduro.
La nove alvenintaj arestuloj estis tonditaj kalvaj,
desinfektitaj, duŝitaj kaj poste, vestite per arestulaj
vestoj, senditaj al la barakoj.
La jam arestitoj venis tien komence unufoje semajne,
poste malpli ofte,
por "baniĝo",
proceduro, kiu laŭ la memoro de postvivintoj ofte
estis ligita kun ĉikanoj.
Tamen multaj rakontas pri la malpeziĝo,
kiun signifis la eblo, post ofte longa transportado aŭ
kaptiteco fine lavi sin per peco da sapo aŭ mallongtempe
senti la lukson de varma akvo.
Dum la kresko de arbitreco kaj bruteco ek de la dua
mondmilito oni kreis en la banejo duan plenumejon por
la turmentaj punoj de la koncentreja reglamento.
Inter 1941 kaj 1942 oni tie plenumis la palis-pendadon
kaj dumtempe ankaŭ la bastonadon.
La banejo estis ankaŭ la lasta stacio por la arestuloj,
kiuj kiel t. n. invalidoj estis
elektitaj de kuracistoj
kaj ek de 1942 senditaj al la gas-kameroj de kastelo
Hartheim.
|
|
Pliaj informoj:
Arestula banejo post la liberigo
Taga rutino kaj pureco
Palis-pendado
|