situa plano
 

La apelejo

Sur la apelejo la arestuloj matene kaj vespere estis nombrataj kaj ordonataj al laboro. Por timigo punoj estis tie publike anoncataj kaj plenumataj.

La apelejon limas la mastrumejo, kies tegmento por moko de la arestuloj portis la sloganon: "Ekzistas vojo al libero; ĝiaj mejloŝtonoj nomiĝas: obeemo, diligento, honesto, ordemo, pureco, sobreco, veremo, oferemo kaj amo al la patrujo." Tiun sloganon la arestuloj devis rigardi dum ĉiu apelo.

Ju pli kreskis la nombro de la arestuloj, des pli longaj kaj senfortigaj iĝis la starado dum apelo. Mortintajn arestulojn necesis kunporti kaj kunnombri.

La nuna tereno de la memorejo ilustras la tiaman grandecon de la apelejo.

 
Pliaj informoj:



monumento



propaganda foto de apelo



apelo en novembro 1938