Invito al libro-prezentado:
Vendrede, 2002-07-19, 19h30 en la vestiblo de la urbodomo de Dachau
La organizantoj,
kun granda ĝojo invitas al la prezentado de la ĵus aperinta studo de Stanislaw Zamecnik "Tio estis Dachau" (Das war Dachau), je vendredo, 2002-07-19, 19h30, al la urbodomo de Dachau (vestiblo).
La aŭtoro, kiu en tiu verko ligas siajn spertojn kiel arestulo de la koncentrejo Dachau kun duona jarcento da scienca esplorado, konversacie kun d-ro Jürgen Zarusky (Institut für Zeitgeschichte / Instituto pri nuntempa historio, München) raportas pri sia laboro.
Aliĝojn ni petas direkti al
KZ-Gedenkstätte Dachau Alte Römerstraße 75 DE-85221 Dachau tel. +49-8131-66997-0 fx. +49-8131-2235 reto info@kz-gedenkstaette-dachau.de |