Apelacio al la konscienco de la homaro

De Dachau al la homaj rajtoj - duobla datreveno

Vide de la tutmondaj festoj okaze de la kvindeka datreveno de la proklamado de la ĉarto de la homaj rajtoj necesas memorigi pri la terura prezo, kiun pagis la kontraŭuloj de la Hitlera diktaturo, ĉar ili aŭdacis defendi la homan rajton je libera opiniesprimo, eĉ antaŭ ke ekzistis ĉarto.

En la konscio de la tuta mondo la nomo Auschwitz fariĝis monstre granda terura simbolo por la strebado de la nazia regno, komplete estingi homgrupon nur pro ĝiaj ekzisto kaj malsameco.

Oni ne faru la eraron, per tiu terura nocio komplete kovri alian same tragikan kaj same kriman nocion, kiun reprezentas la koncentrejo (KZ) Dachau.

La nomo Dachau estas same kovrita per honto.

Ĉar en Dachau jam en la jaro 1933, do sep jarojn antaŭ la starigo de Auschwitz, laŭ ordono de Hitler estis malfermita la unua koncentrejo. Dachau fariĝis modelo, el kiu fontis ĉiuj samcelaj institucioj: Birkenau, Breendonck, Buchenwald, Dora-Mittelbau, Mauthausen, Natzweiler-Struthof, Neuengamme, Oranienburg-Sachsenhausen, Ravensbrück, Treblinka - la nomaro estas kvazaŭ senfina.

Marte de 1933 Hitler estis elektita regna kanceliero per 52 % de la donitaj voĉoj, el kiuj 44 % venis de la NSDAP kaj 8 % de la konservativuloj. Li tuj komencis efektivigi sian unuan projekton, la neniigon de ĉiuj kontraŭuloj kaj la likvidadon de ĉiuj liberaj spiritoj, eĉ de ĉiu penso, kiu ne submetiĝis al la gvidantula principo.

Tiel antaŭ 65 jaroj Dachau estis malfermita, por likvidi ĉiujn kontraŭulojn de la nazioj: Klerikojn, komunistojn, socialistojn, liberpensulojn de ĉiuj specoj kaj subspecoj, inter ili agnostikulojn, katolikojn, protestantojn kaj judojn, kiujn unuigis la volo je libero.

Ĉe tio ĉi la raso ankoraŭ ne ludis rolon, nur nepardonebla malobeo kaj la decido por libereco de pensoj kaj opinioj.

La realigo de la dua nazia celo, la murdado de homgrupoj deklaritaj "malpli valoraj", judoj kaj ciganoj, kompletigis la hororan, senprecedencan, frenezan planon de la nazaj murdistoj.

Nek tiu ĉi nek tiu hontmakulo rajtas esti forviŝita el la memoro de la homaro. Male minacas ripeto...

La postvivintoj de la unua nazia koncentrejo en Dachau

La Comité International de Dachau (CID)