25-a Internacia Junulara Renkontiĝo Dachau

25. Internationale Jugendbegegnung Dachau

25-a Internacia Junulara Renkontiĝo Dachau

25-a Internacia Junulara Renkontiĝo Dachau

28-a de julio ĝis 10-a de aŭgusto 2007

En 1983 junaj homoj el Dachau kaj ties ĉirkaŭaĵo fondis la Internacian Junularan Renkontigan Tendaron. Junuloj en- kaj eksterlandaj havu almenaŭ unufoje jare la eblon dum iom longa tempo okupiĝi pri naziismo laŭ la ekzemplo de koncentrejo Dachau kaj paroli kun postvivintoj ĝiaj. De 1998 la Junulara Renkontiĝo okazas en la junula gastdomo, kaj ĉiujare pli ol 120 partoprenantoj el pli ol 20 nacioj venas al Dachau.

La Internacia Junulara Renkontiĝo estas projekto, ĉe kiu homoj de malsama deveno povas interkonatiĝi. En diskut-metiejoj, ĉe riparaj laboroj sur la memoreja tereno, dum diskutoj kaj konversacioj kun postvivintoj la partoprenantoj okupiĝas pri la estinteco. Dum tiu ĉi disputado tamen ree kaj ree traktatas aktualaj demandoj, kreante ponton al la estanteco. Ekzemple la temoj "dekstra ekstremismo" kaj "diskriminacio en diversaj landoj" estas centraj en la IJR.

Programo

Ekumena diservo
dimanĉo, 2007-07-29 / Tempo: 9.15
Loko: Evangelische Versöhnungskirche Dachau
Ekumena diservo markas la eklaboron de la Internacia Junulara Movado.

Tago de malfermita pordo:
mardo, 2007-08-31 / Tempo: ekde 9:00
La tago de malfermita pordo permesas enrigardon en la etoson kaj la aktivadojn de la junulara movado. Ni prezentas ekzemple koncizajn diskut-metiejojn, konversaciojn kun tempaj atestantoj, plan-situaciajn ludojn kaj kread-kampanjojn, kiujn ni realigas kune kun la internaciaj partoprenantoj. Tagmanĝo estas inkludita; la partopreno estas senkosta. Vespere ni finos la tagon en bonetosa rondo.
Bonvolu nepre antaŭe anonci vian partoprenon ĝis la 2006-07-24 (kredeble 2007, la tradukinto) al la adreso come@youthmeeting-dachau.de,

"Dialogo de generacioj"
Podia diskuto kun postaj konversaciaj rondoj
ĵaŭdo, 2007-08-02 / 20:00
Post podia rondo tempaj atestantoj, partoprenantoj kaj gastoj diskutas en malgrandaj, lingve disigitaj rondoj pri temoj aktualaj kaj histori-rilataj.

Jubilea tago: Bazaro de ebloj
sabato, 2007-08-04 / 16:00
Je nia jubilea tago ni ofertas variajn aranĝojn subĉielajn, kiuj memorigas la junularajn renkontiĝojn ekde 1983.

Internacia festo de renkontiĝo
sabato, 2007-08-04 / 19:00
La internacia festo de renkontiĝo ebligas sperti en oficiala kadro la unikan etoson de la Junulara Movado. La variaj kaj kreivaj prezentadoj de la partoprenantoj kaj la kuira kadro konsistigas kulminon de la kunvivado en junula gastdomo. Interesitaj gastoj estas kore invitataj.

Kafejo de tempaj atestantoj
dimanĉo, 2007-08-05 / 15:00
Grava kaj aparta elemento de la Junulara Movado estas la kontakto al tempaj atestantoj kaj postvivintoj de la koncentrejoj. Ankaŭ gastoj estas kore invitataj ekkonversacii kun tempaj atestantoj.

Fina prezentado
merkredo, 2007-08-08 / 20:00
Fine de la Internacia Junulara Renkontiĝo la gepartoprenantoj prezentas pere de diversaj komunikiloj la rezultojn de sia mensa kaj krea laboro.

Se ne alia loko estas indikita, ĉiuj aranĝoj okazas en la junula gastdomo Jugendgästehaus Dachau, Rosswachtstr. 15, en Dachau.

Informoj kaj kontakto

Antaŭ la Internacia Junulara Renkontiĝo
Tel. +49 – 8131 – 81845
Fax. +49 – 8131 – 350114

Dum la Internacia Junulara Renkontiĝo
Tel. +49 – 8131-322950 aŭ +49 – 1520-5462023
Jugendgästehaus Dachau
Rosswachtstr. 15
85221 Dachau
Germanio
Retejo: www.jugendbegegnung-dachau.de (germana, angla)

Organizantoj:

Aktion Sühnezeichen Friedensdienste
Bund der Deutschen Katholischen Jugend in der Erzdiözese München und Freising
Evangelische Jugend München
Förderverein für Internationale Jugendbegegnung und Gedenkstättenarbeit in Dachau e. V.
DGB-Jugendsekretariat München
Kreisjugendring Dachau
kunlabore kun Jugendgästehaus Dachau

Subtenantoj de IJR/IJB:

Bayerischer Jugendring
Bezirksjugendring Oberbayern
Bundesministerium für Familie, Senioren, Frauen und Jugend
Deutsches Jugendherbergswerk, Landesverband Bayern
Doris-Wuppermann-Stiftung
Evangelische Versöhnungskirche in der KZ-Gedenkstätte Dachau
Lagergemeinschaft Dachau
Landkreis Dachau
Sparkasse Dachau
Stadt Dachau