Okaze de la memortago pri la viktimoj de naziismo la organiza rondo ĉi-jare invitis s-inon Hanna Birnfeld al konversacio histori-atesta.
Vendredo, 2006-01-27, 19h00
Ludwig-Thoma-Domo, Dachau, Germanio
Ĉirkaŭ 6.800 virinoj estis registritaj en la koncentrejo Dachau. Ek de 1944 pli kaj pli da virinoj estis deportitaj en la eksterejojn de la koncentrejo Dachau; plej multaj el ili en la eksterejan komplekson Kaufering; inter ili estis Hanna Birnfeld.
Mallonge post la naskiĝo de Hanna Birnfeld en Jerusalemo ŝia familio pro la malfacilaj cirkonstancoj revenis al Klausenburg (nun rumane Cluj-Napoca) en Transilvanio (Rumanio). Je la 1-a de junio 1944 ŝi estis, kun sia familio, de tie deportita al Auschwitz-Birkenau. Nur Hanna, ŝia fratino kaj onklino ŝia postvivis la dis-elektadon sur la alvena kajo de Birkenau; la cetero de la familio probable estis sendita rekte al la gas-mortigejoj. La restado de Hanna Birnfeld en Birkenau estis mallonga; post plia dis-elektado ŝi denove estis metita en brut-vagonon kaj je la 1-a de aŭgusto 1944 alvenis en "Kaufering 4", eksterejo de Dachau.
En vintro 1944 eksterejo 4 iĝis malsanulejo; sanaj geviroj estis senditaj al aliaj ejoj. Kune kun siaj onklino kaj fratino ŝi estis transportita al Kaufering 3. Ĉirkaŭ la 25-a de aprilo 1945 la eksterejo estis evakuita, Hanna kaj ŝiaj parencoj trafis al unu el la fifamaj mort-marŝadoj – de eksterejo 3 al eksterejo 1, al Allach (ĉe Munkeno) kaj plu. Post plurtaga marŝado ili fine atingas senhoman arestejon. Matene la gardistoj estis for. Nur poste ŝi eksciis la lokon kaj tempon de sia liberiĝo: Buchberg ĉe Wolfratshausen (sude de Munkeno), je la 30-a de aprilo 1945.
Urbo Dachau, oficejo pri kulturo, turismo kaj aktuala historio
kunlabore kun: