Publika deklaro de la Koncentreja Memorejo


(Dimanĉon, la 16an de septembro 2001, 12h00)

Dum la nokto de la 15a al la 16a de septembro 2001 la du rekonstruitaj barakoj sur la tereno de la KZ-memorejo estis malhonoritaj. Per ruĝa farbo estis surmetitaj al la muroj de la konstruaĵoj sloganoj akre antisemitismaj, kontraŭ-israelaj kaj kontraŭ-usonaj, inter ili kalumnioj kontraŭ personoj nome menciitaj. Multaj murpartoj, lignaj kadroj kaj fenestroj estis damaĝitaj per la farbo.

Frumatene je la 16a de septembro 2001 la damaĝon konstatis dungitoj de la memorejo. Oni tuj informis la policon kaj la konstitucian servon (enlandan civilan sekretan servon), kiuj komencis la enketadon. La koncentreja memorejo faris polican krim-indikon kontraŭ la nekonataj ŝmirintoj.

Dachau, la 16an de septembro 2001

La estraro de la Koncentreja Memorejo

deDeutsche Version