Eduko por memorej-pedagogiaj staĝoj ĉe la koncentreja memorejo Dachau kaj la junulargastejo Dachau

La koncentreja memorejo Dachau, la Bavara Landa Centro pri Politika Klerigo kaj la junulargastejo Dachau ek de aŭtuno 2001 ofertas staĝojn ligitajn al prepara kurso.

Kurso kaj staĝo ampleksas ĉisfundan enkondukon en la historion de la eksa koncentrejo, pliprofundigajn aspektojn de la historio de la nacisocialismo kaj la okupiĝon pri aktualaj temoj kaj metodoj de memorej-pedagogiaj aliroj. Kadre de konkretaj ofertoj kaj projektoj eblos kolekti kaj primediti unuajn staĝajn spertojn.

La kurso estas kondiĉo por staĝo ĉe la koncentreja memorejo aŭ la junulara gastejo Dachau, kaj por pli laboro kiel referanto.

La oferto direktiĝas al interesuloj, kiuj apud sia studado volas engaĝiĝi pri memorej-pedagogiaj projektoj (gviditaj rondiroj, seminarioj, pretigo de materialo, internaciaj projektoj).

Kondiĉoj estas baza historia scio pri la temo "nacisocialismo" kaj pedagogia intereso; tre bonvenaj estas spertoj pri junulara aŭ plenkreskula klerigo.

Datoj: La kurso komenciĝas je 2001-11-10/11 kaj finiĝas je 2002-04-23/24. Intertempe okazas projekt-asista fazo.

Informoj pri la portantaj organizoj

La KZ-memorejo Dachau ekestis surbaze de iniciato de la eksaj malliberuloj, la Comité International de Dachau, en la jaro 1965. De sia starigo la institucio estas portata de la Respubliko (Libera Ŝtato) Bavario. Ladre de la reorganizo en 1995 unuafoje estas eble, krei pedagogian fakon rekte ĉe la memorejo.

La junulara gastejo Dachau ek de la jaro 1998 proponas tranokteblon kaj seminariojn por internaciaj junularaj grupoj, kiuj volas okupiĝI pri temoj de la KZ-memorejo kaj aliaj aspektoj de la historio de la naziismo. Tiuj ofertoj ampleksas tem-celitan konsiladon por projektoj kaj unu- aŭ plur-tagajn diskutgrupojn.

La Bavara Landa Centro pri Politika Klerigo estas la instanco por lernejaj ofertoj ĉe la KZ-memorejo kaj aktuale provas projekton de instruista pluklerigo, kunlabore kun la Bavara Akademio pri Instruista Pluklerigo en Dillingen.

Kontakto kaj pliaj informoj

KZ-Gedenkstätte Dachau Jugendgästehaus Dachau
Annette Eberle Dr. Bernhard Schoßig
Alte Römerstraße 75 Roßwachtstr. 15
DE-85221 Dachau DE-85221 Dachau
Tel: 08131/1741 Tel: 08131/3229555
retpoŝto: info@kz-gedenkstaette-dachau.de