Kiel farigxi stranga
Jen kurioza teoremo pri sistemoj, kiuj meditas pri si mem
(ekzemple kelkaj homoj).
Mi forgesis, kie mi trovis la pruvon, certe en iu libro.
Mi pardonpetas de la auxtoro.
La bazo de la afero estas la natura (?) homa kredo,
ke oni ne povas erari pri siaj scioj, kredoj, konvinkoj.
Ekzemple, se iu kredas, ke la mondo estas plata,
li kredas ankaux, ke li kredas tion.
Se oni eraras pri io tia, oni estas iel "stranga".
La teoremo montras, kiel facile oni povas farigxi stranga.
Difino:
Persono nomigxas stranga,
se ekzistas iu konstato p tia,
ke la persono kredas p kaj tamen kredas ne kredi p.
Se B(x) signifas, ke la persono kredas x,
oni povus formuli jene: B(p) kaj B(ne B(p)).
Teoremo:
A diras al B: "Vi neniam kredos, ke mi diras la veron."
B kredas, ke li ne povas esti stranga.
Tiam B farigxas stranga.
Pruvo:
B konkludas:
Se mi iam kredos, ke A diris la veron,
mi kredos, ke mi neniam kredos, ke li diris la veron.
Do mi estos stranga.
Cxar mi neniam estos stranga, tio ne povas esti.
Do mi neniam kredos, ke li diris la veron.
Gxuste tion li diris. Do li diris la veron.