Spritaĵoj pri alkoholo, ĝia uzo kaj misuzo


Misuzo de alkoholo estas ekzemple uzo de brando por purigi vitraĵojn.
Kruko kaj Baniko drinkadas en Bervala gastejo kaj tiom ebriiĝas, ke la estro elĵetas ilin. Surstrate, Kruko ekscitite balbutas: "Mi ree eniros kaj ordigos tiun porkejon. Vi, Baniko, staru ĉi tie kaj nombru tiujn, kiujn mi ĵetos eksteren!"

Baniko ŝanceliĝe ekstaras apud la pordo kaj eknombras: "Unu!"

"Idioto!" krias Kruko, ekstarante, "vi nombru la aliajn, ne min!"


Kruko, atendanta buson ĉe haltejo, vidas, ke viro estas ĵetata el drinkejo, sed tamen intencas denove eniri. Afable li avertas: "He, ĉu vi pensas, ke estas prudente eniri? Jam tri fojojn oni elĵetis vin!" -- "Sed mi ja devas eniri, mi estas la gastejestro!"
Viro konsultas kuraciston pro malbona aŭdo. La kuracisto diras al li, ke li devos ĉesigi la drinkadon, aŭ li tute perdos la aŭdkapablon. Dum kelkaj semajnoj la aŭdo pliboniĝas, sed post kvaronjaro la viro estas komplete surda. La kuracisto skribe demandas lin, kial li rekomencis drinki. "Nu, sinjoro kuracisto, nenio, kion mi aŭdis en la lasta tempo, estis tiom bona kiom brando!"