Akademiaj spritaĵoj:


Por kompreni unu el la sekvaj spritaĵoj necesas scii ke AIS, laŭ itala modelo, uzas notsistemon kun 10 poentoj, kaj por sukcesi necesas almenaŭ 6 el tiuj 10.
Studento ekzameniĝas pri elektriko kaj montras absolutan mankon je teoriaj scioj. Profesoro donas al li lastan ŝancon: "Se vi kapablas klarigi al mi ion praktikan, mi ne malsukcesigos vin. Ĉu vi scias, kiel funkcias tramo?" --- "Ho jes, kompreneble, tramo funkcias per elektra motoro; ĝi veturas sur feraj reloj, super la reloj estas drato, laŭ tiu drato glitas kurentprenilo, en la formo de troleo aŭ pantografo..." --- la profesoro ektrankviliĝas --- "...kaj kiam tiu kurentprenilo frotas la draton, ekestas frota elektro, kiu funkciigas la tramon!"

La profesoro, senespere, redemandas: "Se vere tiel estus, kiamaniere tramo povus ekveturi?" "Ha, simple; por tio la kondukisto ja havas krankon, kiun li turnas por ekveturigi!"


Profesoro pri filozofio tagmanĝas en la universitata kantino kun asistantoj kaj studentoj kaj dume klarigas novan teorion, kiun li ĵus evoluigis. Fine asistanto konfesas: "Bedaŭrinde mi ne tute sukcesas kompreni vian teorion." "Nu," konsolas la profesoro, "ankaŭ mi ne perfekte komprenis."
En kaĝo de best-konduta esplorejo alvenas nova rato, kaj malnova rato klarigas al ĝi la cirkonstancojn: "La plej grava ulo tie ĉi estas tiu sciencisto en la blanka kitelo. Lin mi bonege dresis: Kiam mi premas tiun butonon, li ĵetas al mi nutraĵon."
Esplorinstituto dum tri jaroj laboris pri metodo por transformi bovinajn ekskrementojn al butero. Nun necesas verki raporton por ricevi pluan subvenciadon. La raporto komenciĝas jene:

"Dum la unua fazo de la projekto ni solvis la unuan plej gravan problemon: Ni sukcesis ŝmiri la materialon sur panon. En la dua fazo ni laboros pri la gusto..."


Studento ekzameniĝas pri medicino. Profesoro montras al modelo de homa gorĝo kaj demandas: "Kiel nomiĝas tiu organo?" La studento hezitas: "He, tio, tio estas, estas la laringo, alinome faringo." La profesoro respondas: "Vi ricevos la noton 6, alinome 5."
En ekzameno pri fiziko, profesoro montras al la kandidato malplenan glason, starantan duone en sunlumo, kaj petas lin esplori la glason. La studento konstatas, ke la alsuna flanko de la glaso estas malvarma, sed la ombra flanko varma.

"Kiel vi klarigas tiun fenomenon?" demandas la profesoro. La studento donas tre komplikan klarigon, citante famajn teoremojn. Fine la profesoro rimarkigas: "La vera klarigo estas tre simpla. Antaŭ ke vi envenis, mi turnis la glason." (Simila anekdoto cetere troviĝas en la "Fundamenta Krestomatio".)


Pluraj sciencistoj trajne vojaĝas al kongreso alilanda. Subite unu, rigardante tra la fenestro, diras: "Ĉi-lande la ŝafoj ja estas nigraj."

Kolego mem rigardas kaj korektas: "Tio estas tro kuraĝa konkludo. Eblas diri nur, ke ĉi-lande ekzistas almenaŭ tri nigraj ŝafoj."

Nun ankaŭ tria sciencisto rigardas kaj aldonas: "Pli prudente mi dirus, ke ĉi-lande ekzistas almenaŭ tri ŝafoj, kies dekstra flanko estas nigra."


Dum ekzameno pri fiziko, profesoro demandas studenton: "Kiel vi povus per barometro mezuri la altecon de turo?" Respondo: "Mi iras sur la turon kaj faligas la barometron al la grundo. La tempon de la falado mi mezuras. El tiu tempo eblas kalkuli la altecon."

La profesoro, kiu ja ne diris, ke la barometro restu sendifekta, devis akcepti la respondon.


Profesoro demandas ekzamenkandidaton pri medicino: "Sur tiu rentgena bildo vi vidas kruron mallongigitan, tiel ke la paciento lamas. Kion vi farus en tia kazo?" "Ha, kredeble ankaŭ mi lamus."
En iu universitato, la studentoj pri fiziko devis mezuri la elektran rezistancon de arĝentaj dratoj. Dum multaj jaroj multaj studentoj mezuris la samajn dratojn kaj transdonis la samajn rezultojn. Sed ĉar kelkaj el la arĝentaj dratoj estis ŝtelitaj, la universitato transiris al kupraj dratoj.

Bedaŭrinde montriĝis, ke ĉiuj studentoj plu transdonis la nombrojn pri la arĝentaj dratoj, laŭkutime kopiitajn de la antaŭajaraj kolegoj.


Profesoro, kiu vojaĝas trajne, konstatas, ke la trajno ekveturas akurate je 7h32. Sed post iom da tempo li vidas tra la trajnfenestro horloĝon, kiu montras nur la sepan kaj dudek. "Ho ve," li diras, "ŝajne mi veturas en la malĝusta direkto!"
Fama fizikisto estas antaŭ tribunalo, ĉar li rifuzas pagi monpunon pro malobeo al ruĝa semaforo. Li defendas sin per la klarigo, ke laŭ la konata fenomeno de Doppler la ondoj de proksimiĝanta lumo mallongiĝas, kaj ke do pro la granda rapideco de sia aŭtomobilo li vidis la ruĝan lumon kiel verdan.

La juĝisto demandas: "Kiom rapide necesas veturi por sperti tiun fenomenon?" "Nu, ĉirkaŭ per duona lumrapideco." "Mi do liberigas vin de la puno pro la ruĝa semaforo; sed vi pagos altan punon pro tro rapida veturado."


Demandite pri sia opinio pri la "mankanta ligilo" inter simioj-prahomoj kaj homoj, la aŭstra sciencisto Konrad Lorenz (Lorenc) diris: "La mankanta ligilo --- tio estas ni!"
Profesoro komencas enkondukan kurson pri medicino per la vortoj; "Gesinjoroj, kiel estontaj kuracistoj vi devas obei al du gravaj principoj: Vi devas ĉion plej precize kaj detale observi, kaj vi devas naŭziĝi pro nenio! Por praktiki ĉi-lastan, mi kunportis ujon kun urino, kaj ni nun esploru per la gusto, ĉu ĝi enhavas tro da sukero."

Li trempas fingron en la ujo, lekas la fingron kaj petas la studentojn fari same. Unu post la alia venas, venkas sian naŭzon kaj laŭfaras.

Poste la profesoro laŭdas: "Mi ĝoje konstatas, ke vi ĉiuj sukcese venkis la naŭzon. Sed bedaŭrinde vi neglektis la principon de preciza observado, ĉar neniu el vi rimarkis, ke mi trempis la longan fingron, sed lekis la montran!"


La filozofiaj prelegoj de prof-ro Undega estas vere popularaj; eĉ necesas translokigi ilin al pli granda salono. Sed strange: La unuan prelegon post la translokigo vizitas eĉ ne unu studento, kvankam prof-ro Undega pendigis grandan ŝildon: "Miaj prelegoj pri filozofio okazas ne plu en salono 107, sed tie ĉi."
Studento ĉe AIS ekzameniĝas pri medicino. Bedaŭrinde montriĝas, ke lia scio de la internacia lingvo havas mankojn. Demandite pri montrita organo, li respondas: "Tio ĉi estas la hebadon."

Profesoro korektas: "Unue oni ne diras hebadon, sed hepaton; due ne 'estas la hepaton', sed 'estas la hepato'. Trie ĝi estas ne la hepato, sed la lieno."