La plej populara eraro de la homoj, kiuj volas konstrui ion absolute idiot-imunan, estas, ke ili subtaksas la inventemon de absolutaj idiotoj. -- Douglas Adams % Kiu trovas amikon ... havas belan fratinon. -- Paco d'Alcatraz % Eĉ la plej neapartigeblaj amikoj ne povas reciproke partopreni en siaj funebraĵoj. -- Kehlog Albram % "Leono kaj ŝafido kuŝos kune, sed la ŝafido dormos malbone." -- Woody Allen % Mi bedaŭras nur unu aferon en la vivo: ne esti iu alia. -- Woody Allen % Mi ne timas morti. Sed mi ne volas ĉeesti, kiam tio okazos. -- Woody Allen % Se vi volas ridigi Dion, rakontu al li pri viaj projektoj. -- Woody Allen % "Mia rango en la armeo? Ostaĝo, por la okazo de milito." -- Woody Allen % Mi kutimis porti kuglon en mia poŝo, je la nivelo de mia koro. Iutage iu ulo pafis al mi biblion, sed la kuglo savis mian vivon. -- Woody Allen % La eterneco daŭras longe, precipe je sia fino. -- Woody Allen % Esti riĉa vere belas nur, kiam oni estas malriĉa. -- Jean Anouilh % Se vi devas demandi, kio estas ĵazo, vi neniam komprenos. -- Louis Armstrong % En la paradizo estas precize kiel vi nun statas... nur multe, multe pli bone. -- Laurie Anderson % Ne sufiĉas iri tra kudrila trueto, necesas ankaŭ pruvi, ke oni estas kamelo. -- G. Aronov % Necesas provizi la oficojn per homoj kaj ne la homojn per oficoj. -- Aŭgusto (princo-elektisto de Saksujo) % Miaj kanzonoj estas inspiritaj de miaj amhistorioj. Sed nur kiam ili iras malbone. Kiam miaj amhistorioj iras bone, mi ne verkas kanzonojn, sed faras ion alian... -- Francesco Baccini % La estonteco? Mi jam pretigis mian trian diskegon, sed ĝi ne estos publikigita, ĉar ĝi estas malbela. La sekva do estos rekte la kvara. -- Francesco Baccini % Tiuj uloj ne suferas. He, duono el ili eĉ ne parolas la anglan. -- George Frederick Baer, pri la laborkondiĉoj en karbominejoj % Per mono eblas aĉeti multe da amikoj, sed malofte iu el ili valoras la prezon. -- Josephine Baker % Amo al la naturo estas la sola amo, kiu ne seniluziigas homajn esperojn. -- Honoré de Balzac % La usona negocistaro jam delonge ĉesis postuli, ke la estontaj dungitoj estu honestaj kaj fervoraj. Ĝi eĉ ĉesis esperi, ke la dungitoj estu sufiĉe kleraj por distingi viran disde virina necesejo sen malgrandaj homfiguroj sur la pordoj. -- Dave Barry, "Urine Trouble, Mister" % "Ĉu morti? Mi dirus ke ne, karaj amikoj. Neniu ano de famlio Barrymore permesus al tiom konvencia afero, ke ĝi okazu al li." -- John Barrymore % La uzino de la estonteco havos nur du dungitojn: unu homon kaj unu hundon. La homo estos por doni manĝon al la hundo, kaj la hundo por malhelpi, ke la homo proksimiĝu al la aparatoj. -- Warren G. Bennis % "Se vi alvenas surmare, skribu "SEA", se vi alvenas surtere, skribu "LAND". Kaj tian formularon oni ricevas en aviadilo." -- Enrico Bertolino, pri demandaro por enirontoj al Usono % Ĉiuj aĵoj valoras precize kiom rukto, kun la diferenco, ke rukto donas pli da plezuro. -- Ingmar Bergmann % La amo ofte ne estas reciproka, sed la malamo ĉiam. -- U. Bernasconi % Mi opinias, ke la televido neniam komplete superos la gazeton. Ĉu vi iam provis mortigi muŝon per televidilo? -- Luca Bertoncello % Muso: Besto, kies vojon kovras svenintaj virinoj. -- Ambrose Bierce % Laboro: unu el la metodoj, per kiuj A akiras al B posedaĵon. -- Ambrose Bierce (La vortaro de la Diablo) % Lundo: En kristanaj landoj, la tago post futbalo. -- Ambrose Bierce % Sanktulo: morta pekulo, prilaborita kaj reeldonita. -- Ambrose Bierce (La vortaro de la Diablo) % Libero estas lukso, kiun ne ĉiu povas permesi al si. -- Otto von Bismarck % UNUE elrabu, POSTE bruligu! -- M. Bini % Taj-Ken-Zo estas la arto mortigi katenitan nanon per bazuko. Oni praktikas ĝin meditante ĉiun matenon kun pajla nano kaj bambua bazuko. -- M. Bini % Se vi opinias, ke klerigo estas multekosta, provu malklerecon. -- Derek Bok, rektoro de universitato Harvard % La arton venki oni lernas en malvenkoj. -- Simón Bolívar % Dubo estas unu el la nomoj de la inteligenteco. -- Jorge Luis Borges % Necesas estis vere senvalora por ne havi malamikojn: Pro tio mi konsilas al ĉiuj ne glori sin pri tio. -- Alfred Bougeard % Civila kuraĝo estas tio, kio restas de homo, post kiam lia estro eniris la ĉambron. -- Wernher von Braun % Ĉu ne estus pli simple, se la registaro dissolvus la popolon kaj elektus al si alian? -- Bertold Brecht % Mi ne havas solvojn, sed ja certe admiras la problemon. -- Ashleigh Brilliant % La proprajn limojn eblas trovi nur per tio, ke jen kaj jen oni transiras ilin. Tio veras kaj por la mem metitaj kaj por tiuj, kiujn aliaj metas. -- Josef Broukal % Amiko estas homo, kiu malutilas al vi sen havi propran utilon. -- Wiesław Brudziński % Bona propagandisto kapablas konvinki eĉ helpe de la vero. -- Wiesław Brudziński % La vivo estas iluzio kaŭzita de manko de alkoholo. -- Charles Bukowski % "Danke al Dio mi estas ateisto." -- Luis Buñuel % Iuj malakceptas bonan ideon nur pro tio, ke ĝi ne estas de ili. -- Luis Buñuel % Ne eblas fari omleton sen rompi kelkajn ovojn. -- Napolione Buonaparte % Per bajonetoj eblas fari ĉion, escepte de sidi sur ili. -- Napolione Buonaparte % Alies gajno estas sentata preskaŭ kiel perdo. -- Wilhelm Busch % Stultajn pensojn ĉiu havas, sed saĝulo silentas pri ili. -- Wilhelm Busch % Mi en la pasinteco faris bonajn decidojn, kaj mi en la estonteco faris bonajn decidojn. -- George W. Bush % Ĉu ĝenas vin, se mi fumas? Ĉu malplaĉas al vi, se mi mortas? -- el kontraŭfuma kampanjo en Kalifornio % Oni malpermesu ankaŭ bonajn, eĉ elstarajn librojn, nur por ke ili estu pli atentataj kaj legataj. -- Albert Camus % La fantazio konsolas la homojn pri tio, kio ili ne povas esti. La humuro pri tio, kio ili estas. -- Albert Camus % Kristo eble mortis por iu, sed certe ne por mi. -- Albert Camus % Kiam mi volas venĝi al iu, mi metas ŝtoneton en la radŝirmilon de lia aŭto. -- Rudi Carrell (= Rudolf Wijbrand Kesselaar) % Ne estas vere, ke la mondo hodiaŭa iras tro haste, kaj se mi havus tempon, mi pruvus al vi. -- Luigi Casadei % Neniam petu pri aferoj, kiujn vi povas mem akiri. -- Miguel de Cervantes Saavedra % La junaĝo estus eĉ multe pli bela tempo, se ĝi okazus pli malfrue en la vivo. -- Charlie Chaplin % Farantoj de filmoj pripensu, ke je la lasta juĝo oni prezentos al ili ĉiujn iliajn filmojn. -- Charlie Chaplin % Kiam oni tusas, oni metu manon antaŭ la buŝon. ‒ Mi provis, sed mi tamen tusas. -- Jean Charles % Sukero estas blanka substanco, kiu donas amaran guston al kafo, kiam oni forgesas enmeti ĝin. -- Jean Charles % Mia familio konsistas el mia patrino, mia patro kaj mi. Mi estas la plej juna. -- Jean Charles % En Anglio estas pli da intereso pri la neegaleco de la ĉevaloj ol pri la egaleco de la homoj. -- Gilbert Keith Chesterton % Ĉiu riĉulo, kiu volas silentigi malriĉulon, parolas pri objektiveco. -- Gilbert Keith Chesterton % Estu pli ruza ol aliaj, se vi povas, sed ne diru tion. -- Gilbert Keith Chesterton % La historio estos afabla al mi, ĉar mi intencas verki ĝin. -- Winston Spencer Churchill % Ĉar neniu estas tiom maljuna, ke li ne kredus povi vivi plian jaron. -- Marcus Tullius Cicero % Mi ne opinias, ke mi estas bela. Sed kiom valoras mia humila opinio kontraŭ tiu de la spegulo? -- Cassius Clay ("Muhammad Ali") % Regado en demokratio estus ege pli facile, se ne necesus ree kaj ree venki en elektoj. -- Georges Clemenceau % Ĉiu nacio eksterlande estas konata precipe per siaj malvirtoj. -- Joseph Conrad % La homoj dividiĝas en du kategoriojn: La geniuloj kaj tiuj, kiu diras esti geniuloj. Mi estas geniulo. -- Enzo Costa % Najbaroj estas la nuraj spionoj, kiuj pretas prunti al vi duonan kilogramon da sukero. -- Enzo Costa % Kiam usonano estas kontenta, li senvole demandas sin, kiun eraron li faris. -- Tony Curtis % Eble nia universo situas en la dento de iu giganto. -- Anton Pavloviĉ Ĉeĥov % Kiu timas solecon, ne edziĝu. -- Anton Pavloviĉ Ĉeĥov % La sola diferenco inter frenezulo kaj mi estas ke mi ne estas freneza. -- Salvador Dalì % Kiu volas interesi, devas provoki. -- Salvador Dalì % En sia arogeco la homo atribuas sian devenon al dia plano. Mi opinias pli humila kaj pli probabla vidi nin kreitaj el bestoj. -- Charles Darwin % Por malrespekti monon necesas havi multege da ĝi. -- Catherine Deneuve % Estis unu el tiuj perfektaj someraj tagoj ‒ la suno brilis, blovis leĝera venteto, la birdoj kantis kaj la gazontondilo estis difektita. -- James Dent % Oni demandas sin, kial la Sinjoro [Jesuo] aperis nur al siaj disĉiploj kaj ne ankaŭ al siaj akuzintoj kaj juĝintoj, antaŭ kiuj li ja estus povinta multe pli bone fondi la kredon pri lia resurekto. -- Karlheinz Deschner % Bonfaru tiom, kiom vi povas, kaj parolu pri ĝi laŭeble malmulte. -- Charles Dickens % Mi perdis mian vojon en grandega arbaro kaj havas nur kandeleton por orientiĝi. Jen venas nekonato kaj diras al mi: 'Kara amiko, estingu vian kandelon por pli bone trovi vian vojon.' Tiu nekonato estas teologo. -- Denis Diderot % Nenio estas pli malfacila ol bone ordoni. -- Diokleciano % Ni volas ĉion! Ni petas. -- Stefano Disegni % Mi ne parolis al mia bopatrino dum dek ok monatoj. Mi ne volis interrompi ŝin. -- Ken Dodd % Kiu havas nenion alian, tamen havas patrujon. Patriotismo estas la religio de la kompatindaj mizereguloj. -- Wiglaf Droste % La racia parto de la homo estas liaj komprenoj. La neracia parto estas, ke li ne agas laŭ ili. -- Friedrich Dürenmatt % Mi ne opinias, ke la registaro havas la rajton preskribi al homoj, kion ili pensu aŭ kiel ili vivu. Ĉiu havu la liberon vivi laŭ sia propra moralo, kondiĉe ke tiu moralo ne konfliktas kun tiu de aliuloj. Minaco al civilizita socio rezultas, kiam politikistoj volas trudi al ni sistemon de moralaj valoroj. Tio jam ne rilatas al libero kaj usonaj virtoj. -- Clint Eastwood % Pliparte la homoj bezonas pli da amo ol ili meritas. -- Marie von Ebner-Eschenbach % Kiu kredas pri la libereco de la homa volo, neniam amis kaj neniam malamis. -- Marie von Ebner-Eschenbach % Pri reŭmatismo kaj pri vera amo oni kredas nur post ilia atako. -- Marie von Ebner-Eschenbach % Kontenti pri malmulto estas malfacile, kontenti pri multo estas neeble. -- Marie von Ebner-Eschenbach % Notu ne la pensojn, kiujn vi havas ĉe skribtablo, sed tiujn, kiujn vi havas neceseje. -- Umberto Eco % Por verki impostodeklaron necesas esti filozofo. Por matematikisto tio estas tro malfacila. -- Albert Einstein % Mi ne scias. Mi ne balastas mian memoron per aferoj troveblaj en leksikono. -- Albert Einstein % Estas preferinde esti optimisto kaj malpravi ol esti pesimisto kaj pravi. -- Albert Einstein % Mi malamas citaĵojn. -- Ralph Waldo Emerson % La vivo estas la plejgravaĵo de la homa ekzisto. -- Heinz Erhardt % Pro profito servas eĉ tiu, kiu ne naskiĝis sklavo. -- Eŭripido (480‒406 a. K.) % Iuj iĝas kuraĝaj nur, kiam ili jam ne vidas alian vojon. -- William Faulkner % Malbonaj homoj estas fidindaj: Ili ne ŝanĝiĝas. -- William Faulkner % Diplomatio estas la arto karesi hundon, dum kiam pretiĝas muselingo kaj ŝnuro. -- Felix Faure % Mi nun sukcesas trovi vortojn en vortaro multe pli rapide, de kiam mi eltrovis, ke ili estas en alfabeta ordo. -- Leopold Fechtner % La vivo estas mirinda. Sen ĝi oni estus morta. -- Leopold Fechtner % La nura vera realisto estas la viziulo. -- Federico Fellini % Mi kredas, ke se estus pli da silento, se ĉiuj farus iomete pli da silento, eble io sukcesus aŭdigi sin. -- Federico Fellini % Kio ajn okazas, ĉiam estas iu, kiu antaŭvidis ĝin. -- Fernandel % Kiu konfesas esti malkuraĝa, havas kuraĝon. -- Fernandel % La ekziston de Usono ni dankas (krom al la tria tago de la Kreado, memkompreneble) precipe al la britoj. Se ili ne havintus la ideon ekstermi la indianojn, Norda Ameriko spertus tute alian historion. Ĝi havus la sorton de Afriko. Tio signifas: Ĝi nun estus en stadio, kiam la blankuloj forlasus la landon kaj dudek aŭ tridek indianaj ŝtatoj festus sian liberiĝon de la jugo de la koloniestroj. La novaj ŝtatestroj nomiĝus, anstataŭ Lumumba kaj Mobutu, "Henanta Mustango" kaj "Ruza Serpento" kaj iliaj edzinoj "Hela Mateno" kaj "Diligentaj Fingroj", kaj en Bonn [iama germana ĉefurbo] oni bonvenigus ilin per honora kompanio, kiam ili prenus sian evoluhelpan monon. -- Joachim Fernau % La reklamo donacas al ni novajn bezonojn kaj forprenas unu post la alia niajn proprajn. -- Iring Fetscher % La edzoj de la virinoj, kiuj plaĉas al ni, ĉiam estas stultuloj. -- Georges Feydeau % Virinoj al mi efikas same kiel elefantoj: Mi ŝatas rigardi ilin, sed mi ne volas posedi unu. -- W. C. Fields % Mi ne trinkas akvon. Fiŝoj faras naŭzajn aferojn en ĝi. -- W. C. Fields % Kiu ajn malamas infanojn kaj hundojn, ne povas esti vera malbonulo. -- W. C. Fields % Ne zorgu pri via koro ‒ ĝi eltenos dum via tuta vivo. -- W. C. Fields % La plej malbona, kio povas okazi al geniulo, estas esti komprenata. -- Ennio Flaiano % Optimisto estas homo, kiu restoracie mendas dekduon da ostroj, esperante pagi ilin per perlo trovota en unu el ili. -- Theodor Fontane % Verki estas facile; vi nur sidu kaj fikse rigardu al malplena papero, ĝis sangogutoj ekestas sur via frunto. -- Gene Fowler % Ni fermu partojn de iuj ŝtatoficejoj por unu jaro kaj poste demandu, ĉu iu rimarkis. -- Helmuth Frahm % Religio faris grandan servon al amo, deklarante ĝin peko. -- Anatole France % La leĝo, en sia majesta egaleco, malpermesas al ĉiuj, al riĉuloj kiel al malriĉuloj, dormi sub la pontoj, kuŝi en la stratoj kaj ŝteli panon. -- Anatole France % La ŝtato estas kiel la homa korpo... ne ĉiuj ĝiaj funkcioj estas noblaj! -- Anatole France % Ĉiuj libroj pri historio, kiuj ne enhavas mesogojn, estas mortige enuigaj. -- Anatole France % Tri personoj povas konservi sekreton, se du el ili estas mortaj. -- Benjamin Franklin % Por ekkoni la valoron de mono provu pruntepreni iom da ĝi. -- Benjamin Franklin % Mi ne malamas Amerikon. Mi bedaŭras, ke Kolumbo malkovris ĝin. -- Sigmund Freud % [Usona] ĵurio konsistas el 12 personoj elektitaj por decidi, kiu havas la pli bonan advokaton. -- Robert Frost % Toleremo estas la maltrankviliga sento, ke la alia eble tamen pravas. -- Robert Frost % Mi volas esti libera. Libera kiel homo. -- Giorgio Gaber, "la libertà", 1972 % Kiu komprenas la geometrion, povas kompreni ĉion en tiu ĉi mondo. -- Galilejo % Laŭdire en Anglujo estas 25 milionoj da ŝafoj; sed tio estas malprobabla, ĉar tiom da ŝafoj ne estas kalkuleblaj. -- Johann Georg August Galletti % Mia avo klarigis al mi, ke ekzistas du specoj de homoj: Tiuj, kiuj laboras, kaj tiuj, kiuj ricevas la rekompencon por tio. Li konsilis al mi provi esti en la unua grupo, ĉar tie estas malpli da rivaleco. -- Indira Gandhi % La diferenco inter Dio kaj ĥirurgo estas, ke Dio ne opinias sin ĥirurgo. -- Giovanni Gatti % Kiu ne scias la leĝojn, perdas la plezuron peki kontraŭ ili. -- Jean Genet % La homo naskiĝis por suferi kaj sukcesas bonege. -- Roberto Gervaso % Por sukcesi en la vivo necesas frue ellitiĝi, labori ĝis en la nokto ‒ kaj trovi petrolon. -- Jean-Paul Getty % Nur kiam oni ne havas monon, oni ĉiam pensas pri mono. Kiam oni havas monon, oni pensas nur pri mono. -- Jean-Paul Getty % Oni ne estas miliardulo, se oni povas ankoraŭ nombri siajn milionojn. -- Jean-Paul Getty % Maljuneco havas ankaŭ avantaĝojn rilate al la sano: Ekzemple oni disverŝas multon el la alkoholo, kiun alie oni trinkus. -- André Gide % Al malamikoj oni aplikas la leĝojn. Al amikoj oni ilin interpretas. -- Giovanni Giolitti % Mi lernis skribi multe pli frue ol legi, tial dum la unua tempo mi ade demandis min, kion, diable, mi skribis. -- Paolo Giorgi % Kio mi ja estas kontraŭ la universo? -- Johann Wolfgang von Goethe % La plej bela feliĉo de pensanta homo estas esti esplorinta lo esploreblan kaj lo neesploreblan trankvile honori. -- Johann Wolfgang von Goethe % Kiam oni de homoj postulas devojn kaj ne volas koncedi al ili rajtojn, necesas bone pagi ilin. -- Johann Wolfgang von Goethe % Mi konvinkiĝis, ke la Biblio iĝas pli kaj pli bela, ju pli oni ĝin komprenas; t. e. ju pli oni komprenas kaj rigardas, ke ĉiu vorto, kiun ni supozas ĝenerala kaj aplikas al ni speciale, laŭ certaj cirkonstancoj, laŭ tempo kaj lokaj ecoj havis propran, apartan, senpere individuan rilataĵon. -- Johann Wolfgang von Goethe (Maximen und Reflektionen, 135) % La mondo estas sonorilo, kiu havas fendon: Ĝi klakas, sed ne sonoras. -- Johann Wolfgang von Goethe (Maximen und Reflektionen, 333) % Bedaŭrinde sur tio, kion tuŝas advokataj manoj, facile ripozas malbeno. -- Johann Wolfgang von Goethe % La homo neniam komprenas, kiom antropomorfisma li estas. -- Johann Wolfgang von Goethe (Maximen und Reflektionen, 342) % Mi pli kaj pli konvinkiĝas, ke oni devas prijuĝi la Sinjoron ne laŭ tiu ĉi mondo, ĉar ĝi estas nur studaĵo malmulte sukcesa. -- Vincent van Gogh % Min ne interesas, ĉu tiu ĉi filmo profitigas eĉ je unu cendo. Mi volas nur, ke vidu ĝin ĉiu viro, virino kaj infano en Usono. -- Samuel Goldwyn % Venki estas kiel malvenki ‒ nur inverse. -- Mark Kevin Gölner % Per siaj filinoj la popolo venĝas sin kontraŭ la riĉuloj. -- Jules de Goncourt % Foje, parolinte al homo oni havas la deziron karesi hundon, kapsaluti al simio aŭ riverenci al elefanto. -- Maksim Gorki % Posedaĵo estas necesa. Sed ne necesas, ke ĝi restu ĉiam en la samaj manoj. -- Rémy de Gourmont % Mi strebas ne al granda legantaro, sed al iom granda relegantaro. -- Juan Goytisolo % Unu el la plej mirigaj fenomenoj estas, ke iuj imagas atendi sendependajn opiniojn de dependaj homoj. -- Sigmund Graff % Simioj prudentaj rezignas paroli, timante ke oni devigos ilin labori por vivteni sin. -- Kenneth Grahame, "La Ora Epoko" % La taŭgaj viroj aŭ jam estas edzoj, aŭ ili laboras tro multe. -- Juliette Greco % Ne demandu hartondiston, ĉu necesas al vi hartondado. -- Daniel S. Greenberg % Mia familio vivis en tia mizero, ke, kiam fine ni iĝis malriĉaj, ni faris feston. -- Max Greggio % Ĉiun matenon mi vekiĝas kaj 200 fojojn per la fingroj tuŝas la pintojn de miaj ŝuoj. Poste mi ellitiĝas kaj surmetas ilin. -- Max Greggio % La vivo okazas preskaŭ kiel bankedo. Mi intertempe bedaŭrinde atingis la fromaĝon, sed ankaŭ ĝi bongustas al mi. -- Edvard Grieg % Mi kredas, ke artisto devas neniam prostitui sin, escepte por mono. -- Beppe Grillo % Mono ne feliĉigas, iuj diras. Sendube ili parolas pri alies mono. -- Sacha Guitry % Perlo estas templo konstruita de doloro ĉirkaŭ sablero. -- Ĥalil Ĝibran % Ĉiu junulino, kiu scias kuiri, trovas viron, kiu scias manĝi. -- A. Hall % La nombro de argumentoj ne estas grava, escepte se kelkaj el ili estas ĝustaj. -- Ralph Hartley % En Bremeno ni planis ne permesi kontraŭ-golon. Tio ja bone funkciis ĝis la kontraŭ-golo. -- Thomas Häßler (futbalisto) % Ĉiu matematika formulo en libro duonigas la kvanton de venditaj ekzempleroj. -- Stephen Hawking % La germanoj estas danĝerega popolo: Senaverte ili elpoŝigas poemon kaj komencas konversacion pri filozofio. -- Heinrich Heine % Ne ekzistas io pli silenta ol ŝargita kanono. -- Heinrich Heine % Ne ekzistas tasko pli agrabla ol sekvi la funebran procesion de malamiko. -- Heinrich Heine % Lutero skuis Germanion, sed Francis Drake retrankviligis ĝin: Li donis al ni la terpomon. -- Heinrich Heine % Saĝo pro maljuneco ne ekzistas. Kiam oni maljuniĝas, oni iĝas ne saĝa, nur prudenta. -- Ernest Hemingway % Tre malmultaj homoj faras ion kreivan post la 35-a vivojaro. La kialo estas, ke tre malmultaj homoj faras ion kreivan antaŭ la 35-a vivojaro. -- Joel Hildebrand % Kiam la aĝo kreskas, la memoroj umiĝas. -- Dieter Hildebrandt % Mono ne koruptas. Manko de mono eble jes. -- Dieter Hildebrandt % Sendube okazis perfektaj krimoj; se ne, oni ja scius pri ili. -- Alfred Hitchcock % Mi vivis en vilaĝo tiom malgranda, ke ni eĉ ne havis vilaĝan idioton. Ni devis alterni pri tio. -- Billy Holliday % Kelkaj personoj vivas nur, ĉar estas kontraŭleĝe mortigi ilin. -- Ed Howe % Mensogo estas ege mizera anstataŭaĵo por la vero, sed ĝi estas la sola ĝis nun trovita. -- Elbert Hubbard % Mi neniam eraris de 1961, kiam mi supozis, ke mi faris eraron. -- Bob Hudson % Eble tiu ĉi mondo estas la infero de alia. -- Aldous Huxley % Transe de certa punkto ne ekzistas maniero por reiri. Tiun ĉi punkton necesas atingi. -- Franz Kafka % Ofte okazas al mi, ke nokte mi vekiĝas kaj komencas pensi pri aro da gravaj problemoj, kaj decidas paroli pri ili kun la papo. Poste mi vekiĝas komplete kaj memoras, ke mi estas la papo. -- Johano la 23-a % Eĉ en reĝa domo oni lernas kiel simioj: Observante la gepatrojn. -- Karlo (Charles), princo de Kimrujo % Stultaĵoj ŝanĝiĝas. Sed stulteco restas. -- Erich Kästner % Kelkaj milionuloj ŝuldas sian sukceson al siaj edzinoj. Sed la pliparto ŝuldas siajn edzinojn al sia sukceso. -- Danny Kaye % Ĉiuj patrinoj volas, ke ilia filo iĝu prezidento, tamen sen antaŭe esti politikisto. -- John F. Kennedy % Inteligentulo devas esti tiom inteligenta dungi homojn, kiuj estas multe pli inteligentaj ol li. -- John F. Kennedy % Se vi faras ion tiel, kiel vi faris dum dek jaroj, estas probable, ke vi faras ĝin malĝuste. -- Charles F. Kettering % Mi preferas esti proksimume prava ol precize malprava. -- John Maynard Keynes % Malamo estas amo fiaskinta. -- Søren Kierkegaard % Konsilisto estas homo, kiu forprenas vian brakhorloĝon por diri al vi, kioma horo estas. -- Roy Kinnear % Virino estas nur virino. Sed cigaron eblas fumi. -- Joseph Rudyard Kipling % "Kontraŭleĝajn aferojn ni faras tuj. Por kontraŭkonstituciaj necesas iomete da tempo." -- Henry Kissinger % Se George Washington vivus nun, li estus konata precipe pro sia nekredebla aĝo. -- Jack Klugman % Mi diris al mia dentkuracisto, ke dek steloj por eltiri denton estas tre multe; temas ja nur pri kvinsekunda laboro. Do li eltiris mian denton malrapide. -- Jack Klugman % Gardu vin de eraroj en la ĉi-supra programteksto; mi nur pruvis, ke ĝi estas ĝusta, mi ne provis ĝin. -- Donald Knuth % Satiroj, kiujn la cenzuristo komprenas, estas prave malpermesitaj. -- Karl Kraus % Ekzistas aferoj tiom malĝustaj, ke êc ilia absoluta malo ne estas ĝusta. -- Karl Kraus % Se la universo ekspansias, kial mi tamen ne trovas parkejon por mia aŭto? -- Manfred Kreisel % Ekkoni, kio estas ĝusta, kaj tamen ne fari ĝin estas manko de kuraĝo. -- Konfuceo % Kion la raŭpo nomas la fino de la mondo, tion la cetera mondo nomas papilio. -- Laocio % Utilo estas havi unu telefonon, lukso estas havi du, abundo estas havi tri ‒ kaj paradizo estas havi neniun. -- Doug Larson % Nia vivo estas multe pli malfacila ol tiu de niaj antaŭuloj, ĉar ni devas havigi al ni tiom da aferoj, kiuj faciligas nian vivon. -- Gabriel Laub % Sklavo ne volas iĝi libera. Li volas iĝi sklavestro. -- Gabriel Laub % Ni eraras pro neatento. La aliaj pro malinteligenteco. -- Gabriel Laub % Ni ĉiuj scias, kiom ni ŝuldas al nia patrujo. La oficejo pri impostoj diras al ni. -- Robert Lembke % Anĝeloj ‒ birdaĵo por hommanĝuloj. -- Stanisław Jerzy Lec % Dikuloj vivas malpli, sed manĝas pli. -- Stanisław Jerzy Lec (myśli nieuczesane = taŭzitaj pensoj) % Devas esti vere riĉa iu lando, kiu povas permesi al si igi duonon de la loĝantaro policanoj kaj teni la alian duonon en malliberejo je kostoj de la ŝtato. -- Stanisław Jerzy Lec % Mi volis diri al la homaro nur unu vorton. Ĉar mi ne kapablis tion, mi iĝis verkisto. -- Stanisław Jerzy Lec (myśli nieuczesane = taŭzitaj pensoj) % Ĉio estas iluzio. Inkluzive de la ĉi-antaŭa frazo. -- Stanisław Jerzy Lec (myśli nieuczesane = taŭzitaj pensoj) % Kiam vi estas kritikata, vi necese faras ion ĝustan. Ĉar oni atakas nur tiun, kiu tenas la pilkon. -- Bruce Lee % Ĵaluzo estingas amon kiel cindro estingas fajron. -- Ninon de Lenclos % Se la germanaj laboristoj volus okupi stacidomon, ili unue dece aĉetus bileton. -- Vladimir I. Lenin % Eble estos situacioj, en kiuj la interesoj de la tuta homaro devos ricevi prioritaton al la klasaj interesoj de la proletaro. -- Vladimir I. Lenin % Kiu havas la kuraĝon ridi estas superulo de la aliaj, same kiel tiu, kiu havas la kuraĝon morti. -- Giacomo Leopardi % Se ni ekskludas mirindajn kaj unikajn momentojn, kiujn la destino povas doni al ni, amo al la propra laboro (bedaŭrinde privilegio de malmultaj) konsistigas la plej bonan konkretan alproksimiĝon al surtera feliĉo; sed tio ĉi estas veraĵo, kiun malmultaj scias. -- Primo Levi % Mi faris dieton kaj rezignis pri grasaj manĝoj kaj alkoholo. En du semajnoj mi seniĝis je 14 tagoj. -- Joe E. Lewis % Pli ol la oro la plumbo ŝanĝis la mondon, kaj pli ol la plumbo en fusilo la plumbo en la tip-kesto de la presistoj. -- Georg Christoph Lichtenberg % Vi ne rostu vian proksimulon pro lia kredo, nelaste ĉar vi ja ne povos manĝi lin. -- Georg Christoph Lichtenberg % La vorto diservo devus esti redifinita kaj uzata ne plu pri estado en preĝejo, sed nur pri bonaj faroj. -- Georg Christoph Lichtenberg % La sorto de la mondo hodiaŭ dependas unuavice de la ŝtatestroj, duavice de la interpretistoj. -- Trygve Lie % Prefere silenti kaj ŝajni stultulo ol paroli kaj forigi ĉian dubon. -- Abraham Lincoln % Antaŭ ofendi homon nombru de unu al dek, kaj vi havos multajn pliajn ideojn por insulti lin. -- Laura Liotta % Bulko enhavas 140 kaloriojn. 700 bulkoj en unu jaro enhavas 98000 kaloriojn; tiom oni bezonas por mane porti 1 elefanton je 9 centimetroj. Sed kiucele? -- Loriot (Vicco von Bülow) % La aĝoj de ĉiuj germanaj infanetoj sume estas ĉirkaŭ 4 milionoj da jaroj. Tio simple estas tro. -- Loriot (Vicco von Bülow) % Por la mortintoj vinon, por la vivantoj akvon, jen regulo por fiŝoj. -- Marteno Luther % Libero estas ĉiam nur la libero de la malsame pensanta. -- Rosa Luxemburg % Pardonu. Mi ĵus rimarkis, ke tiu ĉi frazo ne havas sencon. -- Ian Main % Bedaŭrinde tute ne estas eble, juste apliki leĝojn, kiuj estas per si mem maljustaj. -- Nelson Mandela % Armea justico rilatas al justico kiel armea muziko rilatas al muziko. -- Groucho Marx % Mi havas ferajn principojn. Se vi ne ŝatas ilin, mi havas ankaŭ aliajn. -- Groucho Marx % Ĉiuj havas en sia vivo la saman kvanton da glacio. Tamen riĉulo havas ĝin somere kaj malriĉulo vintre. -- Bat Masterson % Larmoj estas utilaj, ĉar ili lavas la vizaĝon. -- Marcello Mastroianni % Mia kuracisto anoncis al mi morton post ses monatoj, sed ĉar mi ne povis pagi lian fakturon, li plilongigis je pliaj ses. -- Walter Matthau % Ekzistas tri reguloj por verki novelon. Bedaŭrinde neniu scias, kiuj ili estas. -- William Somerset Maugham % Sincereco verŝajne estas la plej aŭdaca formo de kuraĝo. -- William Somerset Maugham % La valoro de la mezuma konversacio kreskus enorme per vasta uzo de tri simplaj vortoj: "Mi ne scias." -- André Maurois % Kiom ajn oni devigas sin ami Germanion, oni foriras de ĝi kun la konvinkiĝo, ke tiu lando estas malsana kaj ĝiaj loĝantoj ankoraŭ suferas de malluma malbono. -- John McCormick % Guton da feliĉo mi ŝatus havi, aŭ barelon da menso. -- Menandro de Ateno (342‒291 a. K.) % Ni devas respekti la religiajn sentojn de aliulo ‒ sed nur en tiu maniero, laŭ kiu ni respektas lian opinion, ke lia edzino estas bela kaj liaj idoj bone edukitaj. -- Henry Louis Mencken % Konscienco estas interna voĉo, kiu avertas nin, ke eble iu observas nin. -- Henry Louis Mencken % Nun ni sufiĉe parolis pri mi; ni parolu iom pri vi. Kion vi opinias pri mi? -- Bette Midler % 80 % de la usonanoj kredas, ke ili iros en la ĉielon. Sed la pliparto el ili kredas same, ke tie ili ne renkontos konaton. -- Arthur Miller % La moralo estis kreita por sklavoj, por estaĵoj sen spirito. -- Henry Miller % Uloj, ni ne povas stari tie ĉi farante nenion: la homoj povus erare supozi nin laboristoj. -- Spike Milligan % Stultulo, kiu nenion diras, ne diferencas de saĝulo, kiu silentas. -- Molière % En Hollywood oni pagas mil dolarojn por kiso kaj kvindek cendojn por animo. -- Marilyn Monroe % Malbeleco havas unu avantaĝon super beleco: Ĝi daŭras. -- Daniel Mussy % Precizeco estas senutila, kiam oni tute ne scias, pri kio oni parolas. -- John von Neumann (Neumann Janos) % Homo religiema pensas nur pri si mem. -- Friedrich Wilhelm Nietzsche % Se oni ne havas bonan patron, necesas havigi al si tian. -- Friedrich Wilhelm Nietzsche % Neniu en la mondo estas tiom sendefenda kiom morta aŭtoro kontraŭ vivanta reĝisoro. -- Laurence Olivier % Riĉulo ofte estas nur malriĉulo kun tre multe da mono. -- Aristoteles Onassis % Al mono necesas ne postkuri, sed iri renkonte. -- Aristoteles Onassis % Pensi estas konsiderinda laboro. Pro tio multaj preferas juĝi. --José Ortega y Gasset % "Usono ankoraŭ ne suferis. Oni eraras atribuante al ĝi la altan kapablon de regado." --José Ortega y Gasset % Reklamo estas la arto celi la kapon kaj trafi la monujon. -- Vance Packard % En la vivo homo unue lernas marŝi kaj paroli. Poste li lernas sidi senmove kaj silenti. -- Marcel Pagnol % Se vi nepre devas elspezi, almenaŭ provu ne uzi la propran monon. -- Paperon de' Paperoni % La universo konsistas el du partoj: Mi kaj ĉio cetera. -- Giovanni Papini % La plejgravaĵo en la vivo estas la elekto de profesio. Ĝin decidas la hazardo. -- Blaise Pascal % Popolo ne povas fieri pri siaj geniuloj, sed pri la popolo, la amaso ‒ la geniuloj povas fieri pri la geniuloj. -- Jean Paul % La nobelaro povas superi nin pri ĉio, nur ne pri la nombro. -- Jean Paul % Ofte oni defendas aferon per malfortaj argumentoj, ĉar oni ne kuraĝas eldiri la plej fortajn. -- Jean Paul % La unua, kiu uzis insulton anstataŭ ĵetlancon, estis la fondinto de civilizo. -- Jean Paul % Neniu filologo kreis poezian aŭ filozofian majstroverkon; oni estas kontenta, se sian lingvon li skribas duone tiom bone, kiom li komprenas la fremdan. -- Jean Paul % Kiu portas la lanternon, pli probable stumblas ol kiu sekvas ĝin. -- Jean Paul % La reputacio de la granduloj dependas de la respektego de la malgranduloj. -- Jean Paul % La maljuneca estas malgaja, ne ĉar la ĝojoj ĉesas, sed ĉar la esperoj finiĝas. -- Jean Paul % De fumantoj eblas lerni toleremon. Neniam fumanto plendis pri nefumanto. -- Sandro Pertini % Mi ĉiam opiniis, ke la cerbo estas la plej fascina organo de mia korpo. Poste mi ekkonsciis, kiu diris al mi tion. -- Emo Phillips % 40 jaroj estas la aĝo, en kiu oni fine sentas sin juna. Sed estas tro malfrue. -- Pablo Picasso % Se mi scius, kio estas arto, mi dirus al neniu. -- Pablo Picasso % Riĉulo kaj malriĉulo matene faras al si la saman demandon: "Kion mi manĝu hodiaŭ?" -- Egidio Pignatelli % Al infano timanta mallumon oni facile pardonas. Tragike estas nur, kiam viroj timas la lumon. -- Platono (427‒347 a. K.) % La morto estas la fino de ĉiuj aferoj en la homa vivo, nur ne de la superstiĉo. -- Plutarĥo % La homoj pli facile kredas mensogon, kiun ili jam cent fojojn aŭdis, ol veraĵon al ili tute novan. -- Alfred Polgar % Per nia scio ni nur malmulte diferencas, en nia senlima senscieco ni ĉiuj estas samaj. -- Karl Popper % Ne ekzistas afero pli bela ol aŭskulti la silentadon de stultulo. -- Helmut Qualtinger % Cent krimuloj faras malpli da malbono ol unu malbona juĝisto. -- Francisco de Quevedo % La plej vera tempoperdigo, kiun mi konas, estas nombri la horojn. -- François Rabelais, "Gargantua" % Kion vi bezonas trovante tri advokatojn, kiuj estas ĝiskole en betono? Pli da betono! -- Michael Rafferty % Mi malkovris ion, kio faras la laboron de dek viroj. Dek virinoj! -- Tony Randall % Mi tre ĝojas, ke mi ne naskiĝis en Francio, ĉar mi parolas eĉ ne unu vorton de la franca lingvo. -- Tony Randall % La karakteron de homo oni ekkonas, kiam li iĝis superulo. -- Erich Maria Remarque % Mi neniam havis problemojn pro drogoj; mi havis problemojn pro la polico. -- Keith Richards % Hamburge vivis du formikoj volantaj iri al tropikoj. Sed en Altono, ne tre for atakis ilin pied-dolor'. Rezignis ili do kun saĝo pri l' eta resto de l' vojaĝo. Povante ne, volante nur rezignas oni kun plezur'. -- Joachim Ringelnatz (germane) % Pasportaj fotoj estas la venĝo de la fotistoj. -- Joachim Ringelnatz (germane) % Aplaŭdo estas unu el la malmultaj aferoj ankoraŭ nun farataj mane. -- Charlie Rivel % "La stratoj de Filadelfio estas sekuraj, nur la homoj malsekurigas ilin." -- Frank Rizzo, urbestro % Ne necesas artifiko por esti komikulo, kiam la tuta registaro laboras por oni. -- Will Rodgers % Antaŭjuĝoj mortas tre malrapide, kaj neniam eblas esti certa, ke ili vere estas mortaj. -- Jules Romains % Retoriko estas la arto prezenti nekompreneblaĵojn tiel solene, ke ĉiu aŭskultanto opinias, ke lia apudulo komprenis ĉion kaj nur li mem estas tro stulta; kaj por ke la aliaj ne rimarku tion li ŝajnigas, ke ankaŭ li komprenis ĉion. -- Manfred Rommel % Parolu mallaŭte kaj portu grandan bastonon. -- Theodore Roosevelt, nobelpremiulo pri paco % Mia Dio, faru ke hodiaŭ mi trompu neniun kaj neniu trompu min. Sed se vi povas koncedi al mi nur unu el tiuj favoroj, faru, ke neniu trompu min. -- Nathaniel Rothschild % Rezigni je sia libero signifas rezigni je siaj homa digno, homaj rajtoj, eĉ siaj devoj. -- Jean Jacques Rousseau % La libero de la homo estas ne en tio, ke li povas fari, kion li volas, sed ke li ne devas fari, kion li ne volas. -- Jean Jacques Rousseau % La reguloj de la moralo estu tiaj, ke ili ne malebligas la naturan feliĉon. -- Bertrand Russell % Laŭ mia scio en neniu religia kanto oni prikantas la inteligentecon. -- Bertrand Russell % La plej multaj kaj malbonaj malbonoj, kiujn homo faris al homoj, ekestis el la roke firma kredo pri la ĝusteco de malĝustaj konvinkiĝoj. -- Bertrand Russell % Amo kaj malamo ofte kunestas; fakte mi malamas la amanton de mia edzino. -- Maurizio Sangalli % Kiu ne memoras la pasintecon, estas kondamnita ripeti ĝin. -- George Santayana % La mondo povas bonege ekzisti sen literaturo. Sed eĉ pli bone ĝi povas ekzisti sen homoj. -- Jean Paul Sartre % La granda merito de la mondreligioj estas, ke ili forprenis de la soldatoj la timon pri la postmorta mondo. -- Werner Schneyder % Necesas esti maljuniĝinta, do esti vivinta, por ekkoni kiom mallonga estas la vivo. -- Arthur Schopenhauer % Mono egalas al mara akvo: Ju pli da ĝi oni trinkas, des pli soifa oni iĝas. -- Arthur Schopenhauer % Libero konsistas en tio, ke oni povas fari ĉion, kio ne malutilas al iu alia. -- Arthur Schopenhauer % Ni vivas en danĝera erao. La homo regas la naturon, antaŭ esti lerninta regi sin mem. -- Albert Schweitzer % Kiu havas pli altan rangon pro siaj riĉeco kaj honora pozicio, ne estas granda. Kial li ŝajnas granda? Ĉar oni mezuras lin kun lia soklo. -- Lucius Annaeus Seneca (4‒65 p.K.) % Mi estas konata pro mia ironio; sed eĉ mi ne havus la ideon starigi en la haveno de Novjorko statuon al la Libero. -- George Bernard Shaw % Edzo povas fari, kion li volas, se lia edzino ne kontraŭas. -- George Bernard Shaw % Virinoj estas kiel tradukoj: La belaj ne estas fidelaj, kaj la fidelaj ne estas belaj. -- George Bernard Shaw % Dancado estas la vertikala esprimo de horizontala deziro. -- George Bernard Shaw % La sola tempo, kiam mia kleriĝo estis interrompita, estis kiam mi frekventis lernejon. -- George Bernard Shaw % Demokratio estas institucio, kiu garantias, ke ni estu regataj ne pli bone ol ni meritas. -- George Bernard Shaw % La puno de mensogulo estas ne, ke neniu kredas al li, sed ke li mem ne povas kredi al iu ajn. -- George Bernard Shaw % La sukceso kovras miriadon da eraroj. -- George Bernard Shaw % La gloro de multaj profetoj baziĝas sur la malbona memoro de iliaj aŭskultintoj. -- Ignazio Silone % Ĉiu homo havas la rajton je malbona humoro. Tion oni akceptu en la konstitucion. -- Georges Simenon % Klera estas tiu, kiu scias, kie trovi tion, kion li ne scias. -- Georg Simmel % Kulturo estas, kion buĉisto havus, se li estus ĥirurgo. -- Conrad Singer % Estas pli bone honore malsukcesi ol sukcesi per trompo. -- Sofoklo % Edziĝu aŭ ne edziĝu, vi pentos. -- Sokrato % La kaŭzo, kiu kreas, konservas kaj nutras la superstiĉon, estas la timo. -- Baruĥ Spinoza % Neniu saĝulo iam deziris esti pli juna. -- Jonathan Swift % La konscienco ja igas nin ĉiujn malkuraĝuloj. -- Ŝekspiro % Plej unue, ni mortigu ĉiujn advokatojn. -- Ŝekspiro, Henriko la 4-a, parto 4 % Iam ni suferis pro krimoj, nun pro leĝoj. -- Publius Cornelius Tacitus % Belaj tagoj ‒ ne ploru, ke ili pasis, sed ĝoju, ke ili estis. -- Rabindranat Tagore % Neniu adiaŭo en la mondo estas pli dura ol la adiaŭo al la potenco. -- Charles Maurice de Talleyrand % Usono kompilis ĉion, kio necesas por milito; mankas nur malamiko. -- Erik Tews % Ne ĝenas min, kion diras miaj ministroj, dum ke ili faras, kion mi diras al ili. -- Margaret Thatcher % Por prijuĝi ŝtaton necesas vidi ĝiajn malliberejojn de interne. -- Lev Nikolaeviĉ Tolstoj % Kiom da peno kostas la nuligo kaj prevento de ribeloj: Sekretan policon, alian policon, denunculojn, malliberejojn, ekziladon, soldataron. Kaj kiom facile estas forigi la kaŭzojn de ribeloj! -- Lev Nikolaeviĉ Tolstoj % Eĉ nefumantoj devos morti. -- Friedrich Torberg. % Geedzeco estas longa manĝado, kiu komenciĝas per la deserto. -- Henri Toulouse-Lautrec % La maljuneco estas la plej neatendita afero, kiu povas okazi al homo. -- Lev Davidoviĉ Trocki % Kion la eklezio ne povas malpermesi, ĝi benas. -- Kurt Tucholsky % La sorto de Germanio: stari antaŭ giĉeto. La idealo de Germanio: sidi malantaŭ giĉeto. -- Kurt Tucholsky % La homo havas, krom la impulsoj reprodukti sin kaj manĝi kaj trinki, du pasiojn: brui kaj ne aŭskulti. -- Kurt Tucholsky % Ekzistas homoj, kiuj preferas starlokon en la unua klaso al sidloko en la tria. -- Kurt Tucholsky % Sperteco signifas nenion. Eblas fari ion fuŝe ankaŭ dum 35 jaroj. -- Kurt Tucholsky % Kiel germana turisto en eksterlando oni demandas sin, ĉu necesas konduti dece aŭ ĉu tie jam estis aliaj germanaj turistoj. -- Kurt Tucholsky % La propra hundo ne faras bruon; ĝi nur bojas. -- Kurt Tucholsky % La homo konsistas el ostoj, karno, sango, salivo, ĉeloj kaj vanteco. -- Kurt Tucholsky % Kaj mi ŝatus vidi ion, kion la eklezio ne estus preta beni, se tio donus al ĝi avantaĝon. -- Kurt Tucholsky % Mi estis malriĉa, kaj mi estis riĉa. Pli bonas esti riĉa, -- Sophie Tucker % Kiam la unuaj misiistoj venis al Afriko, ili posedis la Biblion kaj ni la teron. Ili instigis nin preĝi. Kaj ni fermis la okulojn. Kiam ni remalfermis ilin, la situacio estis inversa: Ni havis la Biblion kaj ili la teron. -- Desmond Tutu % Inteligenteco estas la plej juste disdonita havaĵo. Ĉiu opinias, ke li havas sufiĉe da ĝi. -- Mark Twain % Akvo, modere prenata, ne povas vundi. -- Mark Twain % Kiam ni penas, ni povas elteni eĉ misŝancon ‒ tiun de aliaj homoj, mi volas diri. -- Mark Twain % Adamo kaj Eva havis multajn avantaĝojn. Precipe, ili ekhavis ĉiujn dentojn tuj kaj samtempe. -- Mark Twain % Unue Dio kreis la viron, poste la virinon. Poste li kompatis la viron kaj kreis la tabakon. -- Mark Twain % Kio estus la viroj sen la virinoj? Malmultaj, ege malmultaj. -- Mark Twain % Ĉiam agu ĝuste. Tio kontentigos kelkajn kaj mirigos ĉiujn aliajn. -- Mark Twain % Necesas ĉirkaŭ tri semajnoj por prepari bonan improvizaĵon. -- Mark Twain % La paradizon mi preferas pro la klimato, la inferon pro la kunularo. -- Mark Twain % Por havi 50 gastojn por festo en Novjorko necesas dissendi 100 invitojn. En Holivudo sufiĉas 25. -- Peter Ustinov % Demando plej bona ne utilas, se ĝi daŭras tiom, ke ne restas tempo por respondi. -- Peter Ustinov % Parizaninoj estas vere elegantaj. Ili ne teruriĝas, kiam ili iĝas tridekjaraj. -- Peter Ustinov % La kredo disigas la homojn, la dubo unuigas ilin. -- Peter Ustinov % Ni italoj estas tiom sendependaj, ke je kelkaj vesperoj ni rajtas iri hejmen malfrue sen ĉiufoje peti permeson de Reagan. -- Enrico Vaime % Ĉio jam estis dirita. Nur ne de ĉiuj. -- Karl Valentin % Espereble ne estos tiom malbone kiom estas. -- Karl Valentin % Virinoj nur tial vivas pli longe ol viroj, ĉar viroj mortas pli junaj. -- Karl Valentin % Estro estas homo, kiu bezonas aliajn. -- Paul Ambroise Valéry % La maljuneco forprenas de ni ĉion, eĉ la menson. -- Virgilio % Nia plej nova albumo nomiĝas "Salutoj de Saturno". Ni ĝin dediĉis al la planedo, sur kiu ni vendis plej multe da diskoj. -- Voci Atroci % Edzeco kaj eksedziĝo ekestis proksimume en la sama periodo. Mi tamen havas kialon supozi, ke la edzeco ekestis kelkajn semajnojn pli frue. -- François Marie Voltaire % Ĉiu homo naskiĝas kun granda sopiro pri regado, riĉeco kaj plezuro kaj kun forta emo fari nenion. -- François Marie Voltaire % La soldatoj surgenuiĝas, kiam ili pafas, eble por peti pardonon pro murdo. -- François Marie Voltaire % Kiam vi vidas svisan bankiston salti tra fenestro, saltu post li. Certe tiel eblas gajni monon. -- François Marie Voltaire (laŭ aliaj: Robespierre) % Mi legas en ĵurnaloj ĉiam la nekrologojn kaj la kinejan programon. Se mortis iu, kiun mi konis, mi iras al la funebraĵo. Se ne, mi iras al kinejo. -- Walter Waldi % Homo ne estas libera, kiam li havas malplenan monujon. -- Lech Wałęsa % Bona memoro estas kiel sako; ĝi konservas ĉion. Pli bona memoro estas kiel kribrilo; ĝi konservas nur tion, kio estas grava. -- Hellmut Walters % Religio estas ofendo al la homa digno. Kun aŭ sen ĝi bonaj homoj farus bonaĵojn kaj malbonaj malbonaĵojn. Sed por ke bonaj homoj faru malbonaĵojn, necesas religio. -- Steven Weinberg % La kredo, ke scienco kaj tekniko savos la Teron de la sekvoj de la klimata ŝanĝiĝo, estas erara. Nenio savos niajn idojn kaj nepojn de surtera infero. Escepte, se ni organizos la reziston kontraŭ la avido de la tutmonda kapitalismo. -- Joseph Weizenbaum % Kiam oni prenas martelon, la tuta mondo aspektas kiel najlo. -- Joseph Weizenbaum % Kretenoj estas saĝa kreaĵo de la naturo, kiu permesas al stultuloj opinii sin inteligentaj. -- Orson Welles % El du malbonoj mi elektas ĉiam tiun, kiun mi ankoraŭ ne provis. -- Mae West % Prudento estas tio, kion ĉe aliaj homoj ni nomas malkuraĝo. -- Oscar Wilde % Masko diras al ni pli ol vizaĝo. -- Oscar Wilde % Neobeemo estas por ĉiu, kiun konas la historion, la vere propra virto de la homo. -- Oscar Wilde % Elektante siajn malamikojn la homo ne povas esti tro prudenta. -- Oscar Wilde % Kial mi naskiĝis kun tiaj samtempuloj? -- Oscar Wilde % Oni cedu al tentoj. Kiu scias, ĉu ili revenos? -- Oscar Wilde % Usonanoj malfidas, se iu ne volas iĝi unu el ili ‒ male al francoj, angloj, svedoj kaj la plej multaj aliaj gentoj, kiuj malfidas ĝuste tiam, kiam iu volas aparteni al ili. -- Billy Wilder % Mi laboras ankaŭ por malhelpi, ke iu falsa talentulo gajnu oskaron. -- Billy Wilder % Ne ekzistas orgojlo pli granda ol tiu de fakuloj. -- Thornton Niven Wilder % Kiu lernas fremdan lingvon, riverencas antaŭ alia nacio. -- Thornton Niven Wilder % Kokaino estas la maniero de Dio por diri al vi, ke vi havas tro da mono. -- Robin Williams % La homoj de pasintaj tempoj estis tiom malbonaj kiom ni. Ili nur ne tiom precize sciis. -- Tennessee Williams % Somero kaj vintro facile distingeblas en Anglujo: somere la pluvo estas pli varma. -- Colin Wilson % "Post tiu ĉi foiro ni neniam plu aŭdos pri elektra lumo." -- Erasmus Wilson, docento de Oksfordo, en 1899 ĉe la monda ekspozicio de Parizo % Nenio estas kontraŭleĝa, se cento da negocistoj decidas fari ĝin. -- Andrew Young % La aŭto de la estonteco estos pli rapida ol la sono. Tiel la stiranto estos en malsanulejo antaŭ startigi la motoron. -- Henry Youngman % Post ses monatoj la homoj laciĝos rigardi tiun lignan keston nomatan televidilo. -- Darryl F. Zanuck, prezidanto de 20th Century Fox, en 1946 % Mi ĉiam sciis, ke mi havas ion specialan, kiu allogas la virinojn al aliaj viroj. -- Mario Zucca